La dizertanto Lyrics & Tabs by La Perdita Generacio
La dizertanto
guitar chords lyrics
Sinjoro prezident', mi skribas ĉi leteron,
vi prenu en konsideron
la vortojn tiujn ĉi.
Ricevis mi ordonon eniri la armeon,
akcepti la ideon
ke mole bombas ni.
Sinjoro prezident', ni ja malvolas vere,
ne paŝu ni surtere
por ies ajn konker'!
Tro longan tempon jam perforto nin delogis,
tro longe jam ni mensogis
ke ni pafas por liber'.
Mi vidis multe tro da homoj rifuĝintaj,
familioj disĵetitaj,
eksportoj de milit'.
Mi vidis multe tro da homoj rifuĝintaj,
familioj disĵetitaj,
eksportoj de milit'.
Suferas la infanoj, dum kelkaj sin amuzas
kaj la militon uzas
por nafto kaj profit'.
Kiom da Abu Grajboj forprenas la animon,
forprenas memestimon,
eĉ rajton esti si.
Se sango vin allogas, nu verŝu vian sangon.
Vi havas altan rangon,
do ĝi valorus pli.
Mi morgaŭ estos for, ferminte mian pordon
fortranĉos mi la kordon,
kiu ligas min al vi.
Mi ŝvebos super bordoj, mi biciklos tra la mondo,
mi estos vagabondo,
al ĉiuj kantos mi:
"Vi uzu vian vivon! Vi uzu ĝin en paco!
Ne estu vi pajaco!
Vi estu frato, hom'!"
Sinjoro prezident', vi ne ricevos amen
se vi militus tamen
estas ne laŭ mia nom'.